Ole Therkelsen: Martinus kaj la nova monda moralo (esperanto)
Ole Therkelsen:
Martinus kaj la nova monda moralo (esperanto)

Pris: kr. 199,00
 
Læg i kurv >

 
Er på lager
Bagsidetekst

La dana spirita esploranto Martinus (1890-1981) komencas sian agadon en monda situacio karakterizata de krizoj politika, ekonomia, media kaj saneca – alivorte, la mondo kia ni hodiaŭ konas ĝin.

La instruo de Martinus peras principojn de nova monda moralo, kiu fundamentas la kreadon de kulturo de amo kaj paco sur la tero. La evoluigo de nova kulturo de pardonemo kaj pli sana vivmaniero, la kreado de unu justa monda ŝtato, la enkonduko de la monda lingvo Esperanto, vegetarismo, la montrado de pli granda amo al plantoj, bestoj kaj homoj – al ĉio vivanta, tiel en la mikro- kiel ankaŭ en la mezo- kaj makrokosmo – estas gravaj elementoj en la Kosmologio de Martinus, kiu estas karakterizebla kiel integra mondbildo en kiu ĉio estas reciproke interligita.

En Martinus kaj la nova monda moralo la Martinus-spertulo Ole Therkelsen ekzamenas la vivon de Martinus kaj rigardas tiujn cirkonstancojn, spiritajn tendencojn kaj personojn kiuj havis signifon por Martinus kaj lia instruo, kaj li komunikas la rigardon de Martinus pri la aktuala monda krizo kaj kiel la homaro povos atingi pli altan evolu-ŝtupon.

Estas same instrua kiel distra legado sub titoloj kiel la jenaj: Martinus ekhavas kosman konscion, Kriŝnamurti kiel mond-instruisto, Profetaĵoj pri la dana mondinstruisto, La sekreto de la piramido, La mondlingvo Esperanto, La terglobo – vivanta estulo, La monda ŝtato, Amo al la bestoj, Malsaneco kaj kuraco, La Krista moralo, Kompreni la eternecon kaj La reveno de Kristo.

La libro montras la konturojn de nova kulturo bazita sur nova monda moralo kaj turnas sin al ĉiuj kiuj interesiĝas pri politiko, scienco, filozofio, medio, sano kaj paco. La libro ankaŭ povas esti legata kiel enkonduko al la tuta vivoverko de Martinus La Tria Testamento.


Indholdsfortegnelse

1. Martinus ekhavas kosman konscion
2. Kriŝnamurti kiel mond-instruisto
3. Profetaĵoj pri la dana mond-instruisto
4. La sekreto de la piramido
5. La terglobo – vivanta estulo
6. La monda ŝtato
7. Esperanto – la internacia mondlingvo
8. Vegetarismo kaj amo al la bestoj
9. Malsaneco kaj kuraco – amo al la interna universo
10. Balzamado en la nova monda kulturo
11. La krista moralo
12. Kompreni la eternecon - 0X – la komenco de la analizo
13. La verko – La Tria Testamento
14. La reveno de Kristo
15. Nepra studaĵo

Notoj
La literaturo
Informo


Om forfatteren

Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe oletherkelsen.dk kaj oletherkelsen.info








Bibliografiske oplysninger

294 sider, illustrereret
ISBN: 978-87-93235-11-3
1-a eldono
Scientia Intuitiva 2016

Martinusshop ⋅ v/ Jan Nyborg Tarbensen, Torpevej 5, 5900 Rudkøbing
Tlf.: 24 26 24 78 ⋅ info@martinusshop.dk ⋅ CVR-nummer: 39 87 44 58